Tibor Upor
Tibor Upor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ungerleider Tibor |
Naskiĝo | la 15-an de junio 1904 en Budapeŝto (Hungario) |
Morto | la 4-an de junio 1960 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 22-1-72 |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Upor József (es) |
Infano | Péter Upor (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto scenografo |
Tibor Upor, laŭ hungarlingve kutima nomordo Upor Tibor estis hungara arkitekto, dekoraciisto. Lia origina familia nomo estis Ungerleider ĝis 1907.
Tibor Upor [1][rompita ligilo] naskiĝis la 15-an de junio 1904 en Budapeŝto, li mortis la 4-an de junio 1960 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Tibor Upor frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, poste artan altlernejon en Romo, fine li akiris arkitektan diplomon en Brunsviga Universitato de Teknologio en 1927. Post siaj studoj li estis dekoraciisto en malgranda teatro en Budapeŝto, inter 1930-1935 en Nacia Teatro (Budapeŝto), inter 1936-1939 en Teatro Magyar. Ŝajnas, dum la 2-a mondmilito li ne povis esti dekoraciisto (ĉu judo?), li faris arkitektajn laborojn. Nur en 1952 li aliĝis al Teatro de Hungara Armeo, sed li faris dekoraciajn laborojn ankaŭ al aliaj teatroj. En 1958 li ricevis premion. Li multe fumis, drinkis kaj kafis, nemirinde li mortis surstrate pro koratako.
Elektitaj teatraj dekoracioj
[redakti | redakti fonton]- Ibsen: Peer Gynt
- Imre Madách: La tragedio de l' homo
- William Shakespeare:
- Ferenc Molnár:
- A hattyú
- Doktor úr
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac
- Mihály Vörösmarty: Csongor és Tünde